46
Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj. Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.
Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos. Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj? Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren, levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj. Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi. 10 Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras. 11 Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos. 12 Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero: 13 Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.