15
Profetaĵo pri Moab:
En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab. Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj. Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado. Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo. Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas. Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj. Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado. Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.