10
1 En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
3 Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.
4 En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel.
5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj.
7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
9 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
10 Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
11 Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
12 Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.
13 Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.
15 Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
16 Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
18 Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
19 Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
20 Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.